Maro Iroise | ||||
---|---|---|---|---|
france Mer d'iroise
| ||||
bordomaro • golfeto | ||||
Mapo de maro Iroise | ||||
Landoj | ![]() | |||
Subŝtatoj | Finistère | |||
Speco | Golfo | |||
Loko | Atlantiko | |||
Koordinatoj | 48° 21′ 0″ N, 5° 0′ 0″ U (mapo)48.35-5Koordinatoj: 48° 21′ 0″ N, 5° 0′ 0″ U (mapo) | |||
| ||||
Iroise aŭ maro Iroise estas la nomo de parto de Atlantiko etendiĝanta de insulo de Sein ĝis insulo Ouessant, en Bretonio, Francio.
Tiu maro estas fama kiel unu el la plej danĝeraj en Eŭropo : nu, ĝi estas konstante malkvieta pro fortaj fluoj, inter ili : la pasejo de Four, la raz de Sein, la pasejo de Fromveur... kaj ĝiaj multaj rifoj preskaŭ ĉiuj malmergiĝintaj je malalta tajdo, malfaciligas la navigadon. Sed ĝi estas ankaŭ konsiderata kiel unu el la plej riĉaj en biodiverseco, kio motivigis ĝian klasadon kiel rezervejon de biosfero de UNESCO en 1988 kaj kiel la unuan maran naturan parkon de Francio en oktobro 2007.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search